Papa kortego

Antaŭ ol estis aboliciita en 1968, la sintagmo papa kortego estis uzita laŭlonge de pluraj jarcentoj por indiki la organizan strukturon aranĝitan per la diversaj rangoj de religiuloj, militistoj asistantoj, servistoj, kaj ĝian personaron ŝarĝitan ene de la apostolaj palacoj pri la plenumo kaj apartaj ceremonioj, jen religiaj jen diplomatiaj kaj administraj, krom por la protekto kaj aliaj personaj bezonoj de la papo kaj de la apostolaj palacoj.

La papa kortego estis subdividita en du brankoj: la papa kapelo, kiu liveris asiston al la papo en liaj funkcioj spirite karakterizitaj, kaj la papa familio, kiu lin asistis en liaj funkcioj de ŝtata suvereno kaj ĉefo de la eklezio kaj en la disvolvo de la paŝtistaj laboraj aktivecoj.

Per la motuproprio Pontificalis domus de la 28-a de marto 1968, Paŭlo la 6-a aboliciis la papan kortegon, ĝin anstataŭigante per la reformita prefektujo de la papa domo, principe konservante la distingon inter Papa kapelo kaj papa familio.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search